Revolucio de Majo

El Cabildo Abierto (malferma konsilantaro), laŭ Juan Manuel Blanes.
La Maja Piramido, situanta sur la Placo Majo, en Bonaero.
"La Revolución de Mayo" de Francisco Fortuny.

Revolucio de MajoMaja Revolucio estas nomoj por la serio de revoluciaj okazaĵoj okazintaj en majo de 1810 en la urbo Bonaero, ĉefurbo de la tiama Vicreĝlando Rivero Plata, dependa ankoraŭ de la Reĝo de Hispanio, kaj kiuj havis kiel konsekvencon la elpostenigon de la vicreĝo Baltasar Hidalgo de Cisneros kaj ties anstataŭon per la Unua Junto de regado.

La eventoj de la Revolucio Maja sinsekvis dum la Semana de Mayo (maja semajno), de la 18-a de majo, dato de la oficiala konfirmo de la falo de la Junta Suprema Central (supera instanco hispana kontraŭa al la napoleona reĝimo hispana) ĝis la 25-a de majo, dato de akceptado de la Unua Junto.

La Revolucio de Majo komencis la procezon de nasko de la Argentina Ŝtato sen proklamo de formala sendependeco, ĉar la Unua Junto ne agnoskis la aŭtoritaton de la Reganta Konsilio de Hispanio e Indias, sed ankoraŭ regis teorie nome de la reĝo de Hispanio Fernando la 7-a, kiu estis fakte elpostenigita dum la Abdikoj de Bajono kaj kies lokon okupis la franca Jozefo Bonaparte. Tiu teoria manifestado de lojaleco, konata kiel la masko de la 7-a, estas konsiderata politika manovro kiu kaŝis la verajn intencojn sendependismajn de la revoluciuloj. La deklaro de sendependeco de Argentino okazis poste dum la Kongreso de Tukumano la 9-a de julio de 1816.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne